|
Nura putino, ŝi
Lace finspiris,
Miskondutino, ŝi
Morton aliris!
Tenu facile ŝin,
Levu ŝin dece;
Formis gracie ŝin
Juno belece!
Vestoj ŝin mole
Vindas tombtole;
Akvo defluas en
Gutoj konstante;
Levu ŝin tuj, ja sen
Naŭzo, amante.
Ne malestimu ŝin;
Triste proksimu ŝin,
Home maldure;
Ne pri l' bestaĵoj jam:
Ŝiaj restaĵoj jam
Inas virpure.
Sondoj sufiĉis pri
Kiel ŝi iĝis pli
Fole ribela:
Pekoj forpasis nun,
Morto ŝin lasis nun
Sola kaj bela.
Spite disipojn do,
Dia filino —
Viŝu la lipojn do,
Plenajn de ŝlimo.
Ligu harplekton,
Nun sen disciplin',
La rufan harplekton;
Hejmorigin'.
Kiu ŝin patris?
Kiu patrinis?
Franjon ŝi havis?
Fraton estimis?
Aŭ iu karolu ja
Estis parulo, ja
Ŝin pli proksimis?
Ho, kia korpremo! De
Krista helpemo ne
Oftas la ben'!
Penso ĉagrena, aj!
Urbo homplena, kaj
Ŝi — sen haven'.
Frataj, fratinaj,
Patraj, patrinaj
sentoj jam for:
Amon detruis da
Ver', kiu skuis ja;
Ŝajne malpluis la
Dia amfor'.
Kie liliĝas
River', speguliĝas
Lanterna lumbril'
Fenestra, krenela,
Mansarda kaj kela,
Ŝi staris ŝancela
En nokt' sen azil'.
Ŝi tremis pro l' draŝ'
De l' fridventa aero,
Sed ne pro l' arkaĵ'
Nek la nigra rivero:
Vivo tro spitis ŝin,
Morto invitis ŝin,
Ek al la ond' —
Ien ajn, ien ajn,
For de la mond'!
Plonĝis avide—
Malgraŭ ke fride
Ŝiris la flu' —
Rekte dronsinkis in':
Provu konvinki sin
Vir' pri l' instru'!
Lavi sin, trinki ĝin
Eblas nun, ĉu?
Tenu facile ŝin,
Levu ŝin dece;
Formis gracile ŝin
Juno beleco!
Ĝis membroj fridaj tro
Iĝos rigidaj do,
Milde ŝin sternu,
Metu membranon,
Kaj okulparon,
Blindan tuj fermu!
Fikse rigarda
Tra kota malpuro ŝi,
Samkiel la tarda
Al la futuro ĉi.
Mortis en morno, ve!
Pelis ŝin dorno de
Mond' malhumana kaj
Menso malsana, aj!
Al la vivfin'—
Manoj krucmete
Kvazaŭ preĝpete
Sur ŝia sin!
Ŝi: konfesante
La farojn de honto,
La pekojn jesante
Al sia Savonto! |
|